Resumo |
9tka ("dziewiątka" = "naŭ" en la pola) estas abstrakta tabulludo por 2-4 ludantoj, elpensita de Adam Kałuża in 2007. |
Ludtabulo |
Oni ludas 9tka' n sur 11x11'a ludtabulo. La ena 9x9'a regiono estas dividita per 3x3 areoj: |
Celo |
9tka konsistas konkeri pli da 3x3'aj areoj ol la aliaj ludantoj. Ludanto konkeras areon se ŝi/li havas pli da ŝtonoj je sia propra koloro sur tiu areo ol la aliaj ludantoj (okaze de remiso, neniu konkeras ĝin). Se du aŭ pli da ludantoj konkeris la saman kvanton da areoj, la venkinto estas tiu, kiu inter ili komencis ludi la lasta. Sube videblas ekzemplo pri matĉo finita.
Bluulo konkeris unu areon (supre-meze)
|
Ludi |
Matĉo konsistas el tri fazoj. Dum la unua fazo ludantoj alterne uzos siajn ludovicojn, surmetante ĝuste unu nigran ŝtonon (neŭtrala) en ĉiun el la naŭ areoj. Oni ne povas surmeti tiujn ĉi ŝtonojn sur tiujn ĉelojn eksterajn al la 9x9a centra regiono de la ludtabulo (t.e. de la 2a ĝis la 11a vicoj; de la B'a ĝis la J'a kolonoj). Sube videblas ekzemplo pri la pozicio post la plenumado de la unua fazo: Dum la dua fazo ludantoj alterne uzos siajn ludovicojn por surmeti unu el siaj ŝtonoj, po unu ĉiun vicon, sur la kvadratojn ĉe la tabulrando (krom sur la angulojn). Ĉi tiu fazo finiĝos kiam ĉiuj el la 36 (po 9 ŝtonoj sur ĉiu rando x 4 flankoj) randaj kvadratoj estas okupitaj per ŝtonoj. Sube videblas ekzemplo pri pozicio atingita post kiam oni kompletigis la duan fazon (ĉe 3-ludantaj matĉo): La tria fazo konsistas konkeri la 3x3'ajn areojn. Dum tiu ĉi fazo la ludantoj alterne glitigas siajn ŝtonojn ekde la tabulrando laŭlonge unu rekta linio el malplenaj kvadratoj ale al la ena tabulregiono ĝis ĝi trovos alian ŝtonon (la ŝtono devos trairi la tutan vojon ĝis la obstaklo ne rajtante halti meze de la vojo). Haltinte en la ena tabulregiono, ĝi restos tie ĝis la matĉo finiĝos (t.e.: ĝi ne plu moviĝos). Dum la matĉo kelkaj ŝtonoj povos iĝi nemoveblaj se la apuda kvadrato (en la glitiga direkto) iĝos okupita per alia ŝtono. Se ludanto ne povas movi iun el siaj ŝtonoj ĝi devos rezigni sian vicon. Matĉo finiĝos kiam ĉiu ludanto ne kapablas movi. |
Eksteraj Ligiloj |
|