Connect4
Resumo
Kvar sur Linio estas abstrakta tabulludo por du ludantoj sur ludtabulo kvadrata el 8x8 ĉeloj.

Celo
Celo de Kvar sur Linio estas surmeti kvar ludpecojn proprajn sur la saman rektan linion (horizontala, vertikala aŭ diagonala). Tiu, kiu unue atingos tiun celon, venkos la matĉon.

Ludtabulo

Oni ludas Kvar sur Linio sur 8x8'a ludtabulo el kvadrataj ĉeloj. Ĉiu ludanto uzas sian propran koloron, ofte flavan aŭ ruĝan.

Ludo

Matĉo komenciĝas sur malplena ludtabulo.

Ludantoj alterne movos. La Flavulo komencos.

Dum sia ludovico, ludanto faligas unu el siaj ludopecoj laŭlonge unu el la ludtabulaj kolumnoj. La peco falas ĝis atingo de la fino de la ludtabulo aŭ atingo de alia peco el iu ajn koloro:

 

La dua flava peco falas laŭlonge la kolumno "E".

Eksteraj Ligiloj