Resumo |
Naŭ Homoj Morris estas antikva abstrakta tabulludo por du ludantoj devenanta el la Romia Imperio. La plej proksima referenco pri tiu ĉi ludo estas Dekdu Homoj Morris (ankaŭ nomata Morabaraba). |
Ludtabulo |
9 Homoj Morris ludeblas per speciala tabulludo el 24 cirklaj ĉeloj situantaj sur tri samcentraj kvadratoj. La cirkloj estas konektitaj per linioj kiel videblas sur la jena bildo:
Estas du ludantoj: la unua havas 9 Blankajn kaj la dua havas 9 Nigrajn Homoj antaŭ ol la komenco de la matĉo. |
Celo |
La ludocelo estas kapti 7 kontraŭulajn homojn aŭ bloki ilin tiel ke la kontraŭulo ne povos laŭregule movi ĉe sia ludovico. |
Ludi |
Matĉo komenciĝas per malplena ludtabulo. Ludantoj alterne movas, komencante la Blankulo. Matĉo konsistas el du fazoj:
Dum la unua fazo ludantoj metas po unu solan homon ĉiun ludovicon sur iun malplenan cirklon surtabulan. Se surmetinte la homon la ludanto formas novan muelilon (aŭ plurajn muelilojn) el sia koloro, ĝi rajtas kapti unu el la kontraŭulan homon. Ludanto rajtas ankaŭ ne kapti kaj pasigi la ludvicon al sia kontraŭulo. Kiam oni metis ĉiujn 9 homojn sur la ludtabulon komenciĝas la dua fazo. Dum la dua fazo ĉiu ludanto rajtas movi unu el siaj homoj en malplenan apudan cirklon laŭlonge la desegnitaj linioj. Same ol ĉe la unua fazo, se movinte homon ludanto formas novan muelilon, ĝi rajtas kapti unu el la kontraŭulaj homoj. Ludantoj rajtas rompi siajn muelilojn kaj denove rekonstrui ilin fojon post fojo movante siajn homojn antaŭen kaj malantaŭen. Ĉiun fojon la ludanto formis la muelilon, ĝi rajtas kapti alian kontraŭulan homon. Sed memoru, ke rompi la proprajn muelilojn lasas la homojn konsistigintajn la muelilon sendefendaj kaj kapteblaj de la kontraŭulo dum ĝia sekvanta ludovico. Kiam ludanto posedas nur tri homojn ili iĝas "flugantaj homoj". Tiaj homoj rajtas flugi en aliajn malplenajn cirklojn, ne necese nur en la apudajn. |
Matĉofino |
Matĉo finiĝas per unu el la jenaj situacioj:
|
Variantoj |
Estas kelkaj ludregulaj variantoj:
|
Eksteraj Ligiloj |